Finnentrop estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Olpe de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 16 851 loĝantojn. Finnentrop estas parto de la regiona pejzaĝo kaj mezalta montaro Sauerland [prononco "Saŭalant"].
Esperanto en Finnentrop
Inter la 27-a de decembro 1990 kaj la 3-a de januaro 1991 la 34-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en la komunumoparto Heggen de Finnentrop kaj pritraktis la temon "Mezeŭropo - kien vi iras?".