DokAviv (hebree דוקאביב, angle Tel Aviv International Documentary Film Festival, mallonge DocAviv) estas internacia dokumentaria filmofestivalo en Tel-Avivo, Israelo. Ĝi estas organizita de la samnoma neprofitcela organizaĵo, fondita en 1998 [1]. En 2021 ĝi estis partoprenata de ĉirkaŭ 40 000 spektantoj [2]; Inter la proksimume 80 filmoj, premioj estas aljuĝitaj por la plej bona israela filmo, speciala ĵuriopremio, la plej bona reĝisora debuto, plej bona kinematografio, plej bona redaktado, plej bona esplorado, plej bona internacia filmo kaj speciala ĵuriopremio por internaciaj filmoj, kaj estas speciala konkurso por kinostudentoj [3].
Referencoj
Eksteraj ligoj