Fernand Pouillon, naskiĝis la 14-an de majo 1912 en Cancon, departemento Lot-et-Garonne en la historia regiono Akvitanio, mortis la 24-an de julio 1986, 74-jara, en Belcastel, departemento Aveyron en Okcitanio, estis franca verkisto, arkitekto kaj entreprenisto. En 1965 li honoriĝis per la literatura premio Deux Magots, prononco [dø maGO], pro la romano Les Pierres sauvages ("La sovaĝaj ŝtonoj").