Ferdinand Höfer

Ferdinand Höfer
Persona informo
Jean-Chrétien-Ferdinand Hœfer
Naskonomo Johann Christian Ferdinand Höfer
Naskiĝo 21-an de aprilo 1811 (1811-04-21)
en Döschnitz
Morto 1-an de majo 1878 (1878-05-01) (67-jaraĝa)
en Brunoy
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio (1848–)
Schwarzburg-Rudolstadt (–1848) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Medicina Fakultato de Parizo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo vortaristo
kuracisto
historiisto
botanikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Nouvelle Biographie Générale vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Christian Ferdinand HÖFER (naskiĝinta la 21-an de aprilo 1811 en Döschnitz, mortinta la 4-an de majo 1878 en Brunoy) estis germana-franca verkisto, kuracisto kaj pedagogo.

Vivo

Höfer estis la filo de Johann Nicolaus Höfer, komizo de oleaĵoj kaj de Susanne Margarethe Oberländer, filino de forĝisto. Post finitaj gimnaziaj studoj kaj vojaĝoj tra Germanujo, Nederlando, Belgio kaj Norda Francio, li aliĝis voluntule en Marseille en 1830 al kampanjo kontraŭturka por okupadi Peloponeson; li ĉiam revis pri iumaniera atingo de la Proksima Oriento. La celo veni ĝis Konstantinoplo tamen ne realiĝis. Do en 1831 li iĝis instruisto en Meza Franclando por la lingvoj helena, germana, angla kaj itala. Ekde 1834 li loĝis en la franca ĉefurbo.

Laŭ komisio de la kulturfilozofo Victor Cousin li faris diversajn tradukojn (ekz. de aĵoj de Aristotelo, Diodoro Sicila, Abelardo, Immanuel Kant, Alexander von Humboldt, Jöns Jacob Berzelius) kaj eĉ fariĝis ties sekretario. Post rompiĝo deĵorkontrakta ĉe Cousin li laboris kiel ĵurnalisto kaj tradukisto antaŭ ekstudo de fiziko, ĥemio kaj medicino. Sekve li deĵoris kuraciste en Parizo. Por la franca registaro li plurfoje estis en Germanujo por studi la tiean publikan medicinan sistemon kaj raporti prie. En 1851 li transprenis la ĉefredaktadon por la enciklopedio biografia »Nouvelle Biographie générale« (1851–66, 46 vol.), por kiu li mem kontribuis ne malmulton. Krome li ĉiam strebis disponigi la artikolojn kiel eble plej klare kaj kompakte.

Krome li publikigis »Histoire de la chimie« (1842–43, 2 vol.; dua eldono en 1869; kun tradukoj en multajn lingvojn); »Dictionnaire de chimie et de physique« (1846, tria eldono 1857); »Dictionnaire de médecine pratique« (1847); »Dictionnaire de botanique« (1850); »La Chaldée, Afrique australe etc.« (1848); »L'homme devant ses œuvres« (sub la pseŭdonimo Jean l'Hermite, 1872, kvazaŭ la krono de liaj sciencaj laboroj) kaj historion de astronomio, botaniko kaj zoologio (1873).

Verkaro

Li ankaŭ komppilisthe 46-voluman Nouvelle Biographie Générale, depuis les temps les plus reculés jusqu'à nos jours" (Nova Ĝeneral Biografio, el la plej fruaj epokoj ĝis la hodiaŭaj tagoj), inter 1853 kaj 1866.

Fonto

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 416 (ĉi tie interrete)

Eksteraj ligiloj