Grava geografia elemento de la areo estas Rio Formosa, nome marĉo kiu etendiĝas tra la municipoj Loulé, Faro, Olhão, Tavira kaj Vila Real de Santo António, kun areo de ĉirkaŭ 18 400 hektaroj, de pli ol 60 kilometroj de la rivero Ancão ĝis la strando Manta Rota.
Temas pri protektita areo, nome nacia parko, el 1987. La sudo estas protektita de Atlantiko per serio de dunoj, formitaj de du duoninsuloj (nome la duoninsulo de Faro, kiu inkludas la strandojn Ancão kaj Faro, kaj la suoninsulo Cacela, kiu inkludas la strandon Manta Rota) kaj kvin insul-barieroj de sablo (Ilha da Barreta - la plej suda de la kontinenta portugala teritorio, nome Ilha de Culatra, Ilha de Armona, Ilha de Tavira kaj Ilha de Casetas), kiuj utilas kiel protektilo de la totalo de la Parko.
Ĝi estas malsekejo tre grava internacie kiel habitato de akvobirdoj kaj pasejo de migrobirdoj inter Nordafriko kaj Eŭropo, celo de multaj studoj faritaj de studentoj de la Universitato de Algarve.
Historio
La marbordo estis loĝata jam dum la paleolitiko. La konataj praloĝantoj estis en nomata loko Ossonoba la romianoj kaj visigotoj. La lastaj havis tie episkopejon. En la 8-a jarcento regado de maŭroj okazis. Post jarcento la komunumo iĝis sidejo de princlando, tial ĝi havis ringan remparon. Tiu loko tiam nomiĝis Santa Maria, poste Harun pri islama estro. Alfonso la 3-a okupis la urbon en 1249 kaj komenciĝis la portugala erao.
Ekde 1755 Faro reprenis sidejon de la regiono. Tamen Faro estis parte detruita dum la tertremo de 1755, en kiu granda parto de ĝia murego, same kiel kelkaj aliaj konstruaĵoj, kolapsis.