Falo de la ŝirmejo ĉe la fervoja stacio Novi Sad estas malfeliĉo, kiu okazis 1-an de novembro2024 je ĉirkaŭ 11:50 h ĉe la fervoja stacioNovi Sad. En la malfeliĉo mortis 14 homoj, inkluzive de sesjara knabo, dum tri personoj estis vunditaj. Tri junuloj estis grave vunditaj kaj estas en vivo-minaca stato. Inter la identigitaj viktimoj estas ok civitanoj de Serbio kaj unu persono el Nord-Makedonio.
Fono
En 2021 estis publikigitaj planoj por renovigi kaj vastigi la stacion kiel parto de la klopodoj de la registaro de Serbio por revitalizi kaj modernigi la fervojan infrastrukturo en la lando, kun la enkonduko de rapidaj trajnoj.[1] La renovigo inkludis modernigon de la fervojoj, konstruadon de nova platformo kaj plenan renovigon de la ĉefa konstruaĵo kun pliaj liftoj por malhelpitoj. La laboroj komenciĝis en septembro 2021.[2]
La kondiĉo por la renovigo estis la detruo de la Bosko Peroševića ponto kaj la rekonstruaĵo de la fervoja ponto Žeželj, laŭ la projekto de Aleksandro Bojović, kiu estis konstruata de la internacia konsorcio JV Azvi - Taddei - Horta Coslada International. La rekonstrukto de la fervoja stacio estis farita de la ĉinaj kompanioj China Railway International kaj China Communications Construction Company (CCCC) kiel parto de la projekto fervojo Budapeŝto-Beogrado, kiu estas parto de pli vasta plano por internacia fervoja reto.[3]
La renovigita stacia konstruaĵo estis malfermita la 19-an de marto 2022, kun moderna fervojo atinganta rapidon ĝis 200 km/h inter Beogrado kaj Novi Sad.[4]
Malfeliĉo
La 1-an de novembro 2024, ĉirkaŭ 11:50 h, la ŝirmejo super la ĉefa enirejo de la fervoja stacio Novi Sad falis. En la malfeliĉo mortis 14 homoj, inkluzive de sesjara knabo, dum tri personoj estis vunditaj.[5]
La konstrua inĝeniero Danijel Dašić asertis, ke la ŝirmejo kolapsis ĉar masiva ŝtalstrukturo kun peza vitro estis aldonita al ĝi dum la rekonstruo.[6]
La prezidanto de Serbio Aleksandar Vučić postulis politikajn kaj krimajn respondecojn pro la malfeliĉo.[10] La ĉina konsorcio, kiu efektivigis la renovigajn laborojn, asertis, ke la ŝirmejo ne estis parto de la renovigo.[11]