Tiu palearktisa specio estas amplekse konstatita for de sia normala teritorio, sed la populareco de tiu bela anaso en kaptiveco konfuzigas la originojn de tiuj eksterlimaj birdoj. Ekzemple ĝi estis vidata en multaj eŭropaj landoj kiaj Germanio, Belgio, Danio, Hispanio, Finnlando, Francio, Britio, Nederlando kaj Svedio. Plej ofte ili povas esti fuĝintaj birdoj. Sed almenaŭ la konstatoj en Jordanio, Nederlando kaj Turkio estas konsiderataj nature vivantaj birdoj.[3]
Kutimaro
Tiu estas specio de humidejoj de malaltaj teroj, kiaj akvaj herbejoj aŭ lagoj, kaj kutime manĝas per plaŭdado plantomaterialon aŭ per paŝtado. Ĝi estas gregema for de la reprodukta sezono kaj tiam formas grandajn arojn.
Ili nestumas surgrunde, ĉe akvo kaj sub kovro de alta vegetajzaro. La ino demetas 6 al 10 ovojn.
Identigo
Tiu estas 46 al 54 cm longa. La reprodukta masklo estas nekonfuzebla. Plej el la korpa plumaro estas fajne vermikulate griza, kun longaj falĉilformaj triarangaj, kio nomigas la specion, pende malantaŭ sia dorso kie kutime ili kaŝas flavan makulon. La granda kapo estas tre brile malhelverda kun blanka gorĝo, limigita sube per malhelverda kolumo, dum estas bronzbrila nuance la krono.[4] La kloaka areo estas markata per flava, blanka kaj nigra. La beko estas nigreca kaj super la bekobazo estas blanka punkto subfrunte.
La ino de Falĉilanaso estas malhelbruna, kun plumaro multe kiel de ino de fajfanasoj. Ties longa griza beko helpas identigon.[4] La masklo en eklipsa plumaro estas kiel ino, sed pli malhela en dorso kaj kapo. Dumfluge ambaŭ seksoj montras palgrizajn subflugilojn. La nigreca speguleto estas bordata per blanka strio en sia interna bordo.[4] Junaj birdoj estas pli senkoloraj ol la ino kaj havas mallongajn triarangajn.
La masklo de Falĉilanaso havas klaran mallaŭtan fajfon, dum la ino havas aspran kvakadon.
IUCN (2009) BirdLife International [IUCNlink, 141497, Anas falcata] Konsultita la 8an de januaro 2009
Dunn, J. & Alderfer, J. (2006) National Geographic Field Guide to the Birds of North America 5th Ed.
Madge, Steve; Burn, Hilary. (1988) Wildfowl: An Identification Guide to the Ducks, Geese and Swans of the World (Helm Identification Guides). Christopher Helm. ISBN 0-7470-2201-1.