Multaj fagreaj specioj havas variadon da homa uzado, precipe la ligno kaj la floroj. La floroj vespere malfermas sin kaj ofte estas bonodoraj kaj kiropterepolenigataj. Ili estas tiom okulfrapaj ke ili ludas rolan en la polineziamitologio. Ili alloge igas la arbojn kiel ornamajn plantaĵojn. Iuj estas uzataj kiel girlandoj. Fagraea auriculata produktas floron de 30 cm larĝan , unu el la plej grandaj floroj de iu ajn planto en la mondo. Multaj specioj, precipe ĉe la malesiaj taksonoj, havas valoran lignon. Tiu ĉi estis uzata por skulpti tiki-ojn (tipajn polineziajn lignoskulptaĵojn). Iuj specioj estis uzataj kiel popolmedicinon, parfumon, kaj aromoterapion. La floroj estas reprezentataj en la tradiciajartverkoj ĉe diversaj kulturoj [3].
La scienca nomo de tiu genro Fagraea estis donita honore al la sveda botanikisto Jonas Theodor Fragraeus (1729-1797).
La esperantigo "fagreo" estas konstruita laŭ la multaj modeloj en PIV (Actaea > akteo[4], Althaea > alteo[5], Dionaea > dioneo[6], Lathraea > latreo[7]...).