Félix GRANDE Lara (Mérida, Provinco Badajoz, 4a de februaro 1937-Madrido, 30a de januaro 2014)[1] estis hispana poeto, flamenkologo kaj kritikisto kadre de la nomita Generacio del 50.
Li estis gitaristo de flamenko, sed li decidis ŝanĝi al la literaturo, kvankam en lia verkaro estas forta rilato al la muziko.
En 1961 li eklaboris kiel redaktoro en la literatura gazeto "Cuadernos Hispanoamericanos", kaj poste li estos direktoro (1983-1996). Li direktoris ankaŭ la priartan revuon "Galería" (1989) kaj la kolekton El Puente Literario de la eldonejo Edhasa (1969-1971).[2]
Li ekiris al la literatura kariero per poezio kaj atingis sian unuan gravan premion en 1963, nome la Premio Adonais, pro Las piedras, nome libro ekzistadisma pri la temo de la soleco.[3] Du jarojn poste, en 1965, li ricevis sian unuan premion de rakontado, nome la Premio Eugenio d'Ors pro sia novelo Las calles.
Li ricevis la Nacian Premion de Poezio en 1978 pro Las rubáiyatas de Horacio Martín, en kiu li sekvas la tradicion de la "heteronimoj", el Abel Martín de Antonio Machado kaj el Ricardo Reis horaciema de Fernando Pessoa.
Kiel rakontisto, menciindas liaj verkoj Por ejemplo, doscientos (1968), Parábolas (1975), Lugar siniestro este mundo, caballeros (1980), Fábula (1991), Decepción (1994), El marido de Alicia (1995), Sobre el amor y la separación (1996) kaj La balada del abuelo palancas (2003).
Notoj