Laŭ frua kristana tradicio la verkinto de tiuj ĉi libroj estas Luko, klera helena pagandevena kuracisto, helpanto, eble ankaŭ kunvojaĝanto de Sankta Paŭlo.
Tempo, loko, celgrupo
Hodiaŭ oni preskaŭ ĝenerale agnoskas, ke Luko skribis sian evangelion iam inter 80 kaj 90. Tutcerte Jerusalem jam estis detruita, kaj oni ne plu atendis la revenon de Jesuo Kristo kiel proksiman. Ĉu la evangelio estiĝis en Malgrandazio, ĉu en Grekio, tion oni ne plu scias. Ĝia celgrupo estas kleraj paganoj kaj elpaganismaj kristanoj.
Fontoj
Luko enkondukante en sian evangelion kaj samtempe en sian tutan historian verkaron, skribas, ke li antaŭe ĉion atente esploris (Luk 1,3). Do li intence kaj intense studis la fontojn.
Same kiel Mateo, li transprenis la tutan evangelion laŭ Marko, escepte de kelkaj versikloj. Aldone li havis je sia dispono kolekton de paroladoj de Jesuo, la tiel nomatan Q-Evangelion. Tiujn vortojn de Jesuo li enmetis en du blokoj en la tekston de Marko: la malgranda enŝovaĵo (Luk 6,20 - 8,3) kaj la granda enŝovaĵo, kiun li pliampleksigis al detala vojaĝ-raporto (Luk 9,21 - 18,14). Fine li uzis ankaŭ alian materialon, kiun oni nomas propraĵo de Luko. Ĝi estas konsiderinde pli multnombra ol tiu de Mateo. – Oni do povas "kun-vidi" Markon, Mateon kaj Lukon, kaj pro tio oni nomas ilin sinoptikaj evangelioj, de la greka σ υ ν = kun, kaj la radiko ο π τ = vid.
La Evangelio laŭ Luko komenciĝas per detala rakonto pri la naskiĝo de Jesuo, inkluzivante la anoncojn de anĝeloj kaj profetoj. Ĝi ankaŭ enhavas rakontojn pri Jesujo kiel infano kaj junulo.
Post tio, la ĉefa intrigo sekvas la publikan ministrejon de Jesuo, dum li predikas, faras miraklojn, kaj konstruas grandan sekvantaron. Luko insistas ke Jesuo estas la Savinto ne nur por la judoj, sed por ĉiuj homoj.
Tamen, la intrigo fariĝas pli konfliktema, ĉar Jesuo provokas kaj kontraŭas la religiajn aŭtoritatojn per sia instruado. Tio kondukos al lia krucumado, kiu estas priskribita en granda detalo.
Sed la libro ne finiĝas per la morto de Jesuo. Ĝi daŭras per rakonto de lia resurekto kaj la instraktiĝo de liaj disĉiploj, kiuj estas komisiiraj prediki lia evangelio ĉie en la mondo.
Ĉefaj temoj inkluzivas la universa apelo de Jesujo misio, lia kompato kaj inkluzivemo al ĉiuj socia klasoj, kaj la konstatan konflikton inter lia regno kaj la regnoj de ĉi tiu mondo.
Intenco
Luko ĉefe volas montri, ke Jesuo estas la savanto de la povruloj kaj mizeruloj. Pro tio Jesuo naskiĝas en simpla staltrogo. Pro tio la malestimataj paŝtistoj estas la unuaj adorantoj. La perdiĝinta filo estas denove akceptata. Ĝojo estas en la ĉielo pro la retrovo de la perdita. La neprivilegiitaj virinoj trovas atenton. Al la krimulo sur la kruco estas pardonata.
Grave por Luko estas, ke la eventoj pri Jesuo estas enplektitaj en la historion de la mondo. Ne la romia imperiestro, sed Jesuo estas la savo. Jesuo fakte dividas la tempon en tri partojn:
la tempo de Izraelo kiel tempo de atendo
la tempo de Jesuo kiel kulmino kaj pleneco de la tempo
la tempo de la eklezio inter ĉieliro kaj reveno de Kristo
Efiko
La evangelio laŭ Luko forte influis la liturgian jaron kaj la popolan piecon en la kristanaj eklezioj:
Sekvante Lukon oni festas apartan feston ĉieliro 40 tagojn post pasko.
Same laŭ Luko oni festas pentekoston je la 50-a tago post Pasko.
Sen Luko oni ne festus la Anoncon de la Sinjoro pere de la ĉefanĝelo Gabrielo, naŭ monatojn antaŭ Kristnasko.
Pro la intereso de Luko pri la Dipatrino Maria oni, ĉefe en la orientaj eklezioj, konsideras lin pentristo de ŝia ikono.
La evangelio laŭ Luko jam meze de la 2-a jarcento kun la aliaj tri formis la kanonon de la kvar evangelioj. Tiu ĉi listo de sanktaj skriboj fariĝis ĝis meze de la 4-a jarcento pli ampleksa. Fine la romkatolika eklezio en 1546 per dekreto de la koncilio de Trento difinis la kanonon. La eklezioj el la reformacio havas alian konvinkon pri la kanono, sed tio neniam koncernis la evangelion laŭ Luko.