La stacio estis malfermita en 1904. Ĝi aliras al Placo de l'Europe, meze de samnoma kvartalo. La nomo de tiu kvartalo estas ŝuldata al la ĉeesto de granda nombro da stratoj kun nomoj de eŭropaj urboj (Romo, Milano, Napolo, Sankt-Peterburgo, Londono, ktp).