Etnomir (ruseЭтноми́р, tradukeblas el la rusa lingvo kiel "etno-mondo") estas privata etnografia parko kaj kultur-eduka centro[1], situanta en norda parto de Kaluga provinco (distrikto Borovsk) proksimume je 90 kilometroj sud-okcidente de Moskvo.
Etnomir estis fondita de rusia entreprenisto Ruslan Bajramov en 2006 enkadre de fonduso "Dialogo de kulturoj — unueca mondo" (ruseДиалог культур — единый мир). Laŭ ideo de la projekto, ĝi estu rimedo por konatiĝo kun diversaj etnoj kaj kulturoj de la mondo.
La parko okupas areon 140 ha. Sur la teritorio estas konstruataj "etno-kortoj" — apartaj aroj da konstruaĵoj, montrantaj vivstilon kaj tradiciojn de konkretaj popoloj; funkcias multaj hoteloj, muzeoj, restoracioj kaj vendejoj; dum la tuta jaro okazas diverstemaj festivaloj. Oni planas tute fini kreadon de la centro en 2020.
Ideo kaj koncepto
Kiel rakontis aŭtoro de la projekto, Ruslan Bajramov, li ĉiam okupiĝis pri projektoj rilataj al popolamikeco, sed la ideo pri organizado de etnografian parkon aperis kiam li unuan fojon noktumis en jurto. Poste
„ mi decidis, ke endas alporti jurton al Moskvo. Finfine la homoj tre pozitive reagis, kaj ni komprenis ke ni tuŝis veran temon — rememori siajn radikojn kaj ekscii pri aliaj kulturoj. Certe, popularigi ideon por la ideo estas malfacile, ni estas homoj praktikemaj, tial ni decidis agadi. Verdiree, tiamomente la merkato rapidege evoluis, kaj malmiltaj interesiĝis pri projektoj sen rapida monprofito. Tamen ni trovis terenon apud Borovsk, aĉetis la terenon, starigis jurtojn kaj prezentis al la estraro de Kaluga provinco. Estas feliĉe, ke oni nin tre subtenis[2]. ”
La ĉefa principo de Etnomir estas formulita de la organizantoj kiel "egaleco de kulturoj sendepende de landa ekomonia nivelo aŭ ĝia internacia statuso[3].
Infrastrukturo
Laŭ la planoj, post fino de la konstruado en la parko (140 ha) estos 52 etno-kortoj, kiuj montros al la vizitantoj kulturon de preskaŭ ĉiuj landoj. Krome, tie estos:
530 hotelĉambroj kaj 1668 ejoj por konstanta loĝado;
Ĝis somero 2014 tie jam ekfunkciis 9 "etno-hoteloj", 6 restoracioj kaj multaj muzeoj[4].
Aparte situas la "Strato de la Mondo".
Strato de la Mondo
"Strato de la Mondo" (ruseУлица Мира, Ulica Mira) estas granda longa konstruaĵo, en kiu ene estas multaj "domoj" prezentantaj diversajn landojn; la domoj konatigas kun kulturo de apartaj landoj. Fakte ĝi estas komerca-ekspozicia centro.
Pavilonoj:
Eŭropa pavilono[rompita ligilo]: domoj de Eŭropo kaj Nordameriko;
Azia pavilono[rompita ligilo]: domoj de Azio, Afriko, Aŭstralio kaj Latinameriko;
Etno-korto estas aparta ero de la teritorio, prezentanta kulturon de iu(j) konkreta(j) lando(j). En etno-kortoj funkcias hoteloj en tradiciaj loĝejoj de diversaj popoloj, manĝejoj, muzeoj kaj ekspozicioj, estas organizataj ekskursoj kaj diversaj aranĝoj.
Konstruaĵo - kopio de rusa forno, "la plej granda forno en la mondo", kun ekspozicio pri fornoj. Ĉirkaŭe staras dek domoj el diversaj regionoj de Eŭropa parto de Rusio kun siaj ekspozicioj.
La ĉefa manĝejo[rompita ligilo] ("Trapeznaja", ruseТрапезная) troviĝas en la dua etaĝo de Strato de la Mondo. Por loĝantoj de la hoteloj matenmanĝoj estas inkludataj en kosto de la loĝado.