La Eta botaŭro (Ixobrychus exilis) estas malgranda vadbirdo de la ardea familio de Ardeedoj. Nome ĝi estas la plej malgranda ardeo troviĝabta en Ameriko.
Aspekto
Tiu estas unu el plej malgrandaj ardeoj de la mondo, kun eble nur la Nana botaŭro kaj la Nigradorsa botaŭro averaĝe iom pli malgrandaj laŭ longo.[1] Tiu fajna botaŭro povas esti 28 al 36 cm longa, kun enverguro de 41 al 46 cm. La pezo estas de 51 al 102 g, kun plej birdoj inter 73 kaj 95 g, kio faras tiun eble la plej malpeza el ĉiuj ardeoj.[2] La subaj partoj kaj gorĝo de tiu birdospecio estas blankecaj kun helbruna strieco. Ties vizaĝo kaj kolflankoj estas helbrunaj; ĝi havas flavecajn irisojn kaj flavan bekon. Maskla plenkreskulo estas brile verdecnigra en dorso kaj krono; ina plenkreskulo estas brile bruna en tiuj partoj. Ili montras helbrunajn partojn en flugiloj dumfluge.
Kutimaro
Tiu Eta botaŭro estas ofte kaŝema birdo. Ili pasas multan tempon rajdante kareksojn. Kaze de alarmo, la Eta botaŭro frostoŝtoniĝas surloke kun beko indikante supren kaj fronto kaj ambaŭ okuloj al la fonto de alarmo, kaj foje balanciĝas por ŝajniĝi ventomovata marĉa vegetaĵaro. Tio estas eble predantevita kutimo, ĉar ties malgrando faras tiun botaŭron atakebla de multaj eventualaj predantoj. Danke al sia kutimo ripozi inter kareksoj, la Eta botaŭro povas manĝi el la akvosurfaco kio estus tro profunda por la vadbirda strategio de aliaj ardeoj. La Eta botaŭro kaj la multe pli granda kaj diferencaspekta Nordamerika botaŭro ofte okupas la samajn humidejojn, sed povas havi relative malmultan interagadon pro diferencoj en manĝokutimaro, preferataj predoj, kaj tempo de reproduktaj cikloj. La Eta botaŭro alvenas al siaj reproduktejoj ĉirkaŭ unu monaton post la Nordamerika botaŭro, kaj eliras unu aŭ du monatojn pli frue. John James Audubon notis, ke juna kaptiva Eta botaŭro kapablis piediri facile inter du libroj starantaj 4 cm aparte. Mortinta, la birda korpo estis 5.7 cm larĝa, indike ke ĝi povis premi sian larĝon eksterordinarege.
Ekologio
Tiuj birdoj nestumas en grandaj marĉoj kun densa vegetaĵaro el suda Kanado al norda Argentino. La nesto estas bone kaŝita platformo konstruita el tifaoj kaj alia marĉa vegetaĵaro. La ino demetas 4 aŭ 5 ovojn, malplej ofte eĉ el 2 al 7. La ovoj estas hele bluaj aŭ verdecaj. Ambaŭ gepatroj nutras la idojn per regurgitado de manĝo. Ofte oni produktas duan ovodemetadon en la reprodukta sezono.
Tiuj birdoj migras el la nordaj partoj de siaj teritorioj vintre al la plej sudaj marbordoj de Usono kaj areoj pli sude, veturante nokte.
Ili manĝas ĉefe fiŝojn kaj insektojn, kiujn ili kaptas per rapidaj lanĉoj de siaj bekoj dum grimpado tra la marĉa plantaro.
La nombroj de tiu birdospecio malpliiĝis en kelkaj areoj pro habitatoperdo. Ili estas sufiĉe komunaj, sed estas pli ofte aŭdataj ol vidataj. Ili preferas plie forfuĝi perpiede kaj kaŝiĝi ol ekflugi. Tiuj birdoj produktas kverajn kaj klukajn sonojn, kutime frumatene aŭ ĉe krepusko.
Taksonomio kaj nomenklaturo
La Eta botaŭro estis origine priskribita en 1789 de J. F. Gmelin baze sur specimenoj el Jamajko.[3]
Birdoj el Ekvadoro estas foje atribuitaj al sesa subspecio, limoncochae:[3] Nordamerikaj birdoj estis iam dividataj en du subspecioj, orienta exilis kaj okcidenta hesperis, sed tio ne estas plu konsiderata valida distingo.[4][5]
Dekomence la Eta botaŭro de Cory estis akceptata kiel valida specio, kaj Elliott Coues kaj Richard Bowdler Sharpe inkludis ĝin en publikitaj specilistoj.[15] Tamen, jam en 1892, stariĝis duboj pri la valideco de la Eta botaŭro de Cory kiel separata specio.[9] Tamen, en 1896, Frank Chapman verkis detalan artikolon subtenante ties retenon kiel valida specio.[23]Outram Bangs poste asertis en 1915, ke tio estas malprava, kaj proponis, ke la birdo de Cory estu frua sinonimo de la Eta botaŭro.[24] Tiu vidpunkto eventuale venkis, kaj la American Ornithologists' Union formovis la iaman specion el sia listo de nordamerikaj birdoj en 1923,[25] Kvankam aliaj plu malkonsentis ĝis almenaŭ 1928.[26]
La Eta botaŭro de Cory estis iam sufiĉe komuna, sed ĝi estas nune escepte rara, kun nur kvin vidaĵoj ekde 1950.[27] Pli ol 50 % el la historiaj vidaĵoj estas el la Toronta regiono de Ontario.[4] Dekomence konata nur el nordamerika subspecio exilis, ĝi estis unuafoje registrita ankaŭ en la sudamerika subspecio erthyromelas en 1967.[28]
↑ 3,03,13,23,3A. Martínez-Vilalta & A. Motis, Least Bittern species account in del Hoyo, Josep, Andrew Elliott kaj Jordi Sargatal (1992) Handbook of the Birds of the World volumo 1, paĝo 425
↑Gibbs, J.P., FA. Reid, kaj S.M. Melvin. 1992. Least Bittern. In A. Poole, P. Stettenheim kaj F. Gill (editors). The Birds of North America, No. 17. The Academy of Natural Sciences, Philadelphia; and American Ornithologists' Union, Washington, D.e.