Errenteria (eŭske Errenteria, hispane Rentería) estas municipo de Provinco Gipusko en la Eŭska Aŭtonoma Komunumo en Hispanio, situanta 7 km de Donostio kaj 10 km de la franca landlimo.
La municipa teritorio havas areon de 31 km², limigita norde de Lezo, okcidente de Hernani, Astigarraga kaj la kvartalo Donostiar de Altza, sude kaj sudoriente kun la navaraj urboj de Arano kaj Goizueta respektive, oriente kun Oiartzun kaj nordokcidente kun la Golfo de Pasaia. Ĝi apartenas al Kantono Donostialdea.
La komunumo formas parton de la eŭska translima aglomeraĵo Bajono - Donostio.
Kvartaloj
Errenteria havas plurajn kvartalojn. Escepte de la centro kaj la malnova urbo, la plej multaj el la kvartaloj situas supre, apartigitaj per grandaj deklivoj de la centro. Errenteria havas ankaŭ montajn aŭ kamparajn kvartalojn: Zamalbide, ekzemple.
- Agustinak-Markola
- Alaberga
- Kaputxinoak
- Olibet-Etxeberrieta (aŭ Ugarritza)
- Gaztaño
- Erdialdea
- Fanderia
- Gabierrota
- Galtzaraborda
- Iztieta-Ondartxo
- Lartzabal
- Pontika
- Zamalbide
Ĝemelaj urboj
Errenteria estas ĝemelita kun:
Bildgalerio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj