Multaj el la libroj, kiujn li ilustris, fariĝis klasikaĵoj de la internacia infana literaturo.
Aparte li konatas pro la ilustraĵoj de la libroj de Winnie-la-Pu (angleWinnie-the-Pooh), fikcia urso, kiun kreis la brita porinfana verkisto Alan Alexander Milne, kies unua el origine du libroj ankaŭ iĝis klasikaĵo de la tradukita Esperanto-literaturo. Liaj desegnaĵoj fariĝis neapartigeblaj de kiel esperantlingvaj kaj alilingvaj infanoj kaj la legantoj ĝenerale pensas pri tiuj rakontoj.
En intervjuoj li plurfoje menciis lian bedaŭron ke la sukcesaj ilustraĵoj por Winnie-la-Pu ombris lian alian laboron kiu inkludis ilustraĵojn por pli ol sesdek libroj. Interalie, lia laboro prezentiĝis kiel brita kontribuo en la arta konkurso de la somera Olimpiko 1928 en Amsterdamo.[1]
Lia edzino, Mary, ankaŭ estis artisto kies plej bonkonata laboro estis ilustraĵoj por la libroserio Mary Poppins de P. L. Travers.