Post la morto de Vilhelmo la 3-a en 1890 ŝi fariĝis ĝis 1898 regentino por sia filino. Emma konsideris ke estas tre valore publike elpaŝi kaj vojaĝis en 1891 kaj 1896 kun Vilhelmina tra ĉiuj provincoj de Nederlando. Tiel ŝi pligrandigis la popularecon de la reĝa familio kiu sub reĝo Vilhelmo la 3-a (kromnomata "Reĝo Gorilo") atingis sian malkulminon.