La ekoregionoj estas tre malsamaj. La duonarida klimato karakterizas la okcidenton, la grandegaj inundeblaj zonoj kiuj konstituas Pantanalon, la nordorienton. Laŭlonge de Paragvajo disvolviĝas subtropikaj malsekejoj, karakterizataj de vastas akvejoj kiaj Ipoao.
En la norda zono de la Orienta Regiono troviĝas la subtropikaj savanoj de Cerado, dum ke en la oriento de la lando ĝis la riverbordo de Parano etendiĝas la Atlantikaj arbaroj, unu el la biodiversece plej riĉaj regionoj en la mondo, samtempe unu el la plej minacataj tutmondaj 200-regionoj, difinitaj fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) por esti prioritataj pri la naturprotekto. Fine, la suda zono, havas ebenaĵojn kun pli modera klimato.
Ĉako
La duonarida ekoregiono Ĉako estas la plej seka de Paragvajo. Ĝi estas superregata de vegetaĵarokserofita, veprejoj kaj matoraloj, kun abundeco de kaktacoj. Ĝi okupas la nordokcidentan parton de la paragvaja Okcidenta Regiono kaj etendiĝas ĝis la nordo de Argentino kaj la sudo de Bolivio. Tiu ekoregiono estas minacata de dezertiĝado.
El la plej okulfrapaj plantospecioj estas la kaktacoj Cereus stenogonus, Cereus forbesi, Echinopsis rhodotricha, Ceiba chodatii (malvacoj) kaj la ruĝa kebraĉo (Schinopsis balansae, ktp.
La ekoregiono Pantanalo, kiu estas etendo de la brazila Pantanalo, situas en la ekstrema nordoriento de la paragvaja Okcidenta Regiono, kaj etendiĝas ĝis la rivero Paragvajo.
La ekoregiono estas karakterizata de mezhumidaj arbaroj de meza alto, malsekejoj kaj periode inundeblaj arbaroj. Tiu ekoregiono limtuŝas norde Ĉakon kaj sude Humidan Ĉakon. Ĝi havas altan diversecon de akva flaŭro.
La Humida Ĉako estas karakterizata de vastaj savanoj de Copernicia alba (arekacoj), kun malsekejoj, marĉoj, inundataj arbareroj, kaj galeriaj arbaroj. Ĝi okupas la sudorientan parton de la paragvaja Okcidenta Regiono kaj la centran-nordan parton de Argentino. Norde ĝi limtuŝas Pantanalon kaj Ĉakon.
Cerado troviĝas en la paragvaja Orienta Regiono, precipe en Distrikto Konsepcio kaj reprezentas la etendon de la brazila Cerado. Tiu regiono estas tre diversa kaj ampleksas herbejojn, savanojn, sekajn arbarojn, malsekejojn, ktp.
Jenaj vegetaĵarotipoj ekzistas : campo limpio (natura herbejo kun malmulte da arbustoj aŭ arbedoj), campo cerrado (savanoj kiuj diferencas laŭ parta arbara ĉeesto), kaj cerradón (densa ligneca vegetaĵaro).
En Cerado vivas : la kolhara lupo (Chrysocyon brachyurus), Anodorhynchus hyacinthinus (papagedoj), la granda formikomanĝulo, Ara ararauna, Tupinambis duseni (skvamuloj), ktp.
Ĝi estas la plej difekta kaj la plej minacata ekoregiono de Paragvajo.
El la plantoj troviĝas : la arbofilikoAlsophyla atrovirens (Cyatheaceae), la paragvaja ilekso (Ilex paraguariensis), Handroanthus heptaphyllus (bignoniacoj), Peltophorum dubium (fabacoj), ktp.
Tipaj bestospecioj estas : la amerika harpio (Harpia harpyja), la jakutingo (Pipile jacutinga), Cebus apella, la brazila tapiro (Tapirus terrestris), la jaguaro, la komuna arapongo (Procnias nudicollis), ktp.
Mezopotamiaj herbejoj
La ekoregiono mezopotamiaj herbejoj troviĝas en Argentino, Brazilo kaj Urugvajo. Ties centro situas en la altebenaĵo de Urugvajo, en la provincoj Corrientes kaj Entre Ríos, Argentino, sed etendiĝante en apudaj zonoj en Urugvajo, suda Brazilo (precipe en la subŝtato Suda Rio-Grando) kaj la sudoriento de Paragvajo (aparte, en la departementoj Itapúa kaj Misiones) [1].
La vegetaĵaro de tiu ekoregiono estas karakterizata de vastaj periode inundeblaj herbejoj kaj malsekejoj. La plej karakteriza arbospecio estas Butia yatay (arekacoj).