En 1876 oni trovis karbon en tiu loko, post jaroj komenciĝis la komerca ekspluato. La fervoja interligo estis konstruita al la vilaĝo Ekibastuz en 1899. En 1948 la unua teamo (nur 50 homoj) komencis konstruadon de la estonta urbo. Denove trajna kontakto estiĝis en 1954 kaj la industria evoluo de la urbo komenciĝis. Post 3 jaroj Ekibastuz ricevis urborajton. En la 1970-aj jaroj Ekibastuz estis la plej granda karbominejo en Sovetio, hodiaŭ la plej granda surfaca karbominejo en la mondo.
Gulago
Inter la 1920-aj kaj 1950-aj jaroj gulago funkciis en tiu loko.
La klimato estas kontinenta. La teritorio estas tre malproksima de la oceano kaj estas malfermita al la ventoj okcidente kaj norde. La averaĝa temperaturo estas 2,9º C. La rekordoj estis + 41º kaj -43º C. La averaĝa jara precipitaĵo estas 269 mm.
Trafiko
En Ekibastuz flughaveno funkcias. La urbego havas trairan ĉefvojon.