Li estas ankaŭ konata pro sia firma kritiko de la franca revolucio de 1789 en sia verko Pensoj pri la Revolucio en Francio. Pro tio li fariĝis unu el la plej gravaj personoj inter la plej konservataj membroj de la partio Whig, al kiuj tiam oponis la membrojn favorajn al revolucio, gviditaj de Charles James Fox. Oni ofte rigardas Burke kiel unu el la fondintoj de angla-usona konservativismo.
En lia Filozofa Enketo pri la Origino de Niaj Ideoj de la Sublimo kaj de la Belo (1756), li opinias ke la belon oni asocias kun febleco kaj virineco, dum la sublimon oni asocias kun forto kaj vireco.