Ebersberg estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Ebersberg kaj en la distriktaroSupra Bavario de la federacia landoBavario, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 12 386 loĝantojn. Nordokcidente de la urba areo estas granda arbara teritorio, dividata je la tri partoj "Eglhartinger", "Anzinger" kaj "Ebersberger Forst" - tiu arbara teritorio, bone videbla en la dekstra mapo, apartenas al neniu distrikta komunumo.