La drakarbo aŭ kanari-insula drakarbo (Dracaena draco) estas arbospecio origine el Kanariaj insuloj kaj el Kabo-Verdo, kiu eligas sangoruĝan rezinon kaj havas skvamecan trunkoŝelon. Ĝi abrupte dense disbranĉiĝas.