Don't make waves

Don't make waves
filmo
Originala titolo Don't Make Waves
Originala lingvo angla lingvo • itala lingvo
Kina aperdato 1967
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Philip H. Lathrop
Reĝisoro(j) Alexander Mackendrick
Produktisto(j) John Calley
Scenaro Terry Southern • Maurice Richlin • Ira Wallach
Filmita en Kalifornio • Suda Karolino
Loko de rakonto Malibu
Muziko de Vic Mizzy
Rolantoj Tony Curtis • Claudia Cardinale • Sharon Tate • Robert Webber • Dave Draper • Reg Lewis • Sarah Selby • Edgar Bergen • Reg Lewis • Dub Taylor • Chester Yorton • Jim Backus • Joanna Barnes • Marc London • Gilbert Green • Tom Curtis
Produktinta firmao Metro-Goldwyn-Mayer
IMDb
vdr

Don't make waves (Ne faru ondojn) estas usona priseksa komedia filmo (kun elementoj de la ĝenro de strandodistrado) de 1967, en kiu stelulis Tony Curtis, Claudia Cardinale, Dave Draper kaj Sharon Tate. Distribuita de Metro-Goldwyn-Mayer, la filmo estis reĝisorita de Alexander Mackendrick kaj bazita sur la romano de 1959 nome Muscle Beach (Muskolostranco) de Ira Wallach, kiu same kunverkis la scenaron.

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo prezentas serion de amaferaj trianguloj inter diversaj grupiĝoj de la ĉefroloj kaj duarangaj roloj inter pluraj fonoj en kiuj gravas elementoj de la kulturo de Suda Kalifornio (naĝejoj, korpokulturado, strandovivo, mirindaj domegoj, terglitoj, metafizikaj guruoj, ktp.).

Carlo Cofield, turisto vizitanta la okcidentan marbordon de Kalifornio, eĉ ne aranĝis loĝejon, kiam lia aŭto estas frakasita fare de malzorgema ŝoforo. Ŝi estas senzorga, alloga itala artisto nomita Laura Califatti, kiu ofertas ŝian sofon por ke Carlo tranoktu tiun nokton.

Tiu aranĝo malkontentigas Rod Prescott, riĉan naĝejkonstruiston, ĉar Laura estas lia amantino. Estinte forpelita el Laura, Carlo provas dormi sur la strando kaj preskaŭ dronas. Li vekiĝas kaj trovas belegan surfanton, multajn jarojn pli juna ol li, savantan lin kovrante siajn naztruojn per sia vango por administri buŝ-al-buŝan spiradon. Ŝi nomiĝas Malibu. Carlo komencas amaferon kun Malibu.

Post luado de domo proksime de la oceano, Carlo trompas dolĉan sed naivan korpotrejniston Harry, la koramikon de Malibu, per kredado ke seksumado estas damaĝa al lia korpo. Li ankaŭ subaĉetas sinjorinon Lavinia, falsan metapsikistinon, kiu estas fakte viro, por malinstigi Harry revidi Malibu.

Rod decidas doni al la persista Carlo taskon kiel naĝejvendisto. La amafero kun Laura estas malkovrita fare de la edzino de Rod Diane, kiu postulas eksgeedziĝon. Ĉar kverelo formiĝas kun ĉiu ĉeestanta, terglito kaŭzita de subita ŝtormo igas la domon de Carlo gliti laŭ klifo. Kiam ĉiu estas savita, ĉiu pariĝas kun la ampartnero, kiun tiu meritas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

  • Tony Curtis, Carlo Cofield
  • Claudia Cardinale, Laura Califatti
  • Sharon Tate, Malibu
  • David Draper, Harry Hollard
  • Joanna Barnes, Diane Prescott
  • Robert Webber, Rod Prescott
  • Reg Lewis, Monstro
  • Mort Sahl, Sam Lingonberry
  • Edgar Bergen, Madame Lavinia
  • Dub Taylor, Elektrissto
  • Mary Grace Canfield, Seamstress
  • Holly Haze, Myrna
  • Sarah Selby, Ethyl
  • Julie Payne, Helen
  • Douglas Henderson, Henderson
  • Chester Yorton, Ted Gunder
  • Ann Elder, Millie Gunder

Eksteraj ligiloj