Claudia CARDINALE naskiĝis la 15-an de aprilo 1938 en Tunizio kiel filino de italoj, kaj estas itala aktorino .
Kariero
Claudia Cardinale en Otto e Mezzo (1963).
Ŝia filmkariero komenciĝis en la jaro 1957 , kiam ŝi gajnis beleckonkurson en sia naskiĝurbo kaj ricevis inviton al la filmfestivalo de Venecio .
Komence de la 1960-aj jaroj ŝi ricevis aron da grandaj kaj malgrandaj roloj en renomaj filmoj, ekz. en Rocco e i suoi fratelli kaj Il gattopardo (ambaŭ de la reĝisoro Luchino Visconti ) kaj Otto e Mezzo (de Federico Fellini ). En Usono ŝi interalie per The Pink Panther gajnis sukcesojn.
En 2002 ŝi kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.
Listo de filmoj
Claudia Cardinale en 1963.
Claudia Cardinale en 1965 por Blindfold .
Claudia Cardinale en la filmo Lost Command el 1966.
Claudia Cardinale en 2010
Goha (1958)
Austerlitz (1959)
Rocco e i suoi fratelli (Italio, 1960)
Il bell'Antonio (Italio, 1960)
Cartouche (Francio/Italio, 1962)
Il gattopardo (Italio/Francio, 1963)
The Pink Panther (Usono, 1963)
Otto e Mezzo (Italio/Francio, 1963)
Vaghe stella dell'Orsa (Italio, 1965)
Lost command (1966)
Blindfold (Usono, 1966)
Le fate (Italio, 1966)
Don't make waves (Usono, 1967)
C'era una volta il West (Italio/Usono, 1968)
La Scoumoune (Francio/Italio, 1972)
Gruppo di famiglia in un interno (1975)
Adiaŭ kaj amen (Italio, 1978)
Fitzcarraldo (Germanio, 1981)
La pelle (1981)
Le cadeau (Francio, 1982)
Enrico IV (1984)
Claretta (1984)
La storia (1986)
Atto di dolore (1990)
Mayrig (1992)
588 rue paradis (1993)
Son of the Pink Panther (1993)
Elles ne pensent qu'à ça (1994)
Sous les pieds des femmes (1997)
Li chiamarono... briganti! (1999)
And Now... Ladies and Gentlemen (2002)
Le démon de midi (2005)
Cherche fiancé tous frais payés (2007)
Le Fil (2010)
Signora Enrica (2010)
El artista y la modelo de Fernando Trueba (2012)
Eksteraj ligiloj