Dmitrij Miĥajloviĉ CIBULEVSKIJ - (naskiĝis en 1946) estas ukrainiano, sovetia kaj ukraina esperantisto kaj verkisto el Ĥarkivo, historiisto de la sovetia Esperanto-movado. Lernis Esperanton en 1963. Aktivulo de SEJM, estrarano de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj 1979-89. Bicikle travojaĝis la iaman Sovetunion. Li estas regula kunlaboranto de la magazino Monato.
Bibliografio
- Literaturaj provoj (poemoj kaj prozaĵoj, 1999)
- Literaturaj provoj 2 (poemoj kaj prozaĵoj, 2001)
- SEJM. Historia skizo - historio de Sovetia Esperantista Junulara Movado (1965-1979)
- En lando de vulkanoj - rakonto pri bicikla vojaĝo, Ĥarkiv, 2000, 44 paĝoj, kun fotoj
- La alko - rakonto de Hucalo Eŭhen tradukita el la ukraina, aperis en revuo Kontakto (2, 2006)
- Kurta historio de E-movado en Ĥarkiv, 1999, p. 84
Eksteraj ligiloj