Dinamani (tamileதினமணி, IAST: Tiṉamaṇi) estas grava tamila gazeto publikigata en ŝtato Tamilnado de Barato. Ĝi estas presata en 28 presejoj kaj publikigata en kvin sudbarataj ŝtatoj kaj en Nov-Delhio.[1]
Dinamani estas publikigata de la firmaro New Indian Express (trad. Nova barata rapidega).[1] La firmao eldonas la gazeton New Indian Express en la angla kaj Kannada Prabha ĉiutage en la kanara. Cinema Express (tamile) kaj Malayalam Varika (malaje) estas la revuoj publikigitaj fare de la firmao.
Starigo
La 11-an de septembro 1934, oni eldonis la unuan eldonon de Dinamani kun ok paĝoj okaze de la memortago la tamila verkisto Subramania Barati.
Aliaj eldonoj
Dinamani Kathir estas senpaga revuo eldonata kune kun dimanĉa numero de la gazeto Dinamani. La revuo enhavas novelojn, eseojn, komediopecojn, ktp.