Dimitrovgrad

Dimitrovgrad
urbo (1926–)
Posad (en) Traduki (1877–1926)
vilaĝo (1698–1877)
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 423897
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 108 804  (2024) [+]
Loĝdenso 2 591 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 54° 14′ N, 49° 35′ O (mapo)54.23333333333349.583333333333Koordinatoj: 54° 14′ N, 49° 35′ O (mapo) [+]
Alto 60 m [+]
Areo 42 km² (4 200 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Dimitrovgrad (Rusio)
Dimitrovgrad (Rusio)
DEC
Situo de Dimitrovgrad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dimitrovgrad, Russia [+]
vdr

Dimitrovgrad (ruse Димитровград) estas urbo en Uljanovska provinco en Rusio.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 73405.

La urbo estis fondita en la unua duono de la 18-a jarcento. Antaŭe ĝi estis nomita kiel Melekess (Мелекесс) ĝis 1972. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1919. La urbo ankaŭ havas ŝtatan sciencan centron ('Esplorinstituto de nukleaj reaktoroj').

Geografio

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 54°13' norde, longitudo 49°36' oriente.

La urbo estas ĉe enenfluo de rivero Bolŝoj Ĉeremŝan (Большой Черемшан) en riveron Volgo.

Historio

Preĝejo de Sankta Georgo la Venka en Dimitrovgrad
Preĝejo de Sankta Georgo la Venka en Dimitrovgrad

1698 estas konsiderata la fondjaro de Dimitrovgrad kiam la unua ĉuvaŝa setlejo estis establita en la areo de la hodiaŭa urbo. Tiu loĝloko estis nomita Melekess (ruse Мелеке́сс ) laŭ la samnoma rivero, kies nomo siavice havas sian originon en la tjurkaj lingvoj. La 15-an de julio 1972, la urbo perdis sian originan nomon kaj estis renomita Dimitrovgrad honore de la bulgara komunisto Georgi Dimitrov, okaze de lia 90-a naskiĝtago.

Transporto

En la urbo estas fervoja stacio. Landvojo ligas Dimitrovgrad al la metropoloj de Uljanovsk kaj Samara kaj de tie al la rusa ĉefvojreto.

Telekomunikado

La interurba telefona kodo estas 84235, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2025).

Demografio

En jaro 1959 la urbo havis 50.7 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 130.9 mil loĝantojn.

En jaro 2021 la urbo havis 111.0 mil loĝantojn.

Nacia konsisto

Laŭ censo de 2021 jaro[1]:

Gento Loĝantaro Procento
rusoj 65615 80,2 %
tataroj 9814 12,0 %
ĉuvaŝoj 2530 3,1 %
mordvoj 719 0,9 %
aliaj 3149 3,8 %

Esperanto en Dimitrovgrad

Referencoj

  1. Rezultoj: Ульяновскстат (ruse). Arkivita el la originalo je 2013-04-14. Alirita 2013-04-05 .
  2. «VER-17 - esperiga renkontiĝo» en Ponto, majo 2021, №119, paĝo 4
  3. (eo) Irina Gonĉarova, Volgia Esperanto-renkontiĝo en Dimitrovgrad, p. 15, La Ondo de Esperanto, n-ro 2, 2022.