Dholpur havis populacion de 246 489 en 2021 kun legopovo de 76,5%, kiu estas signife pli alta, ol la nacia averaĝo. Dholpur atingis la internacian kvalifikon urbego (pli, ol cent mil) en la malfruaj 2000-aj jaroj.
Dholpur laŭdire estis fondita en 1004. En la frua mezepoko pluraj dinastioj regis tie ĝis la islama invado en 1192. La tiama princo kreis la samnoman princan ŝtaton en 1505. Post fino de la Mogola Imperio alia princo prenis la potencon en 1761, sed post lia frua morto ĝi falis al la britoj en 1779. Dholpur iĝis aparta distrikto en 1982.
Ekonomio
La ekonomio de Dholpur estas ĉefe agrikultura, krome en la apudaĵo oni minadas grejsojn surface. Ankaŭ gas-bazita energicentralo funkcias en rando de la urbo.
Lingvoj
En Dholpur la oficiala lingvo estas la hindia.
Religioj
En Dholpur plejparto de la populacio estas hinduoj (93,5%), krome islamanoj (6%), aliaj malpli 1%.
Eduko
Dholpur fanfaronas pri milita akademio fondita en 1962, sed estas ankaŭ aliaj altlernejoj.
Klimato
En Dholpur oni mezuris rekordan varmon somere (50 °C) en 2017, sed en la sama jaro vintre estis —4,3 °C. Pluvo okazas dum la musonoj.
Trafiko
Dholpur havas trairan fervojan linion, krome 4 ĉefvojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Agra.