Morena, laŭ (hindie मुरैना) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto Morena, kie ĝi estas ties sidejo.
Demografio
Morena havis populacion de 200 483 en 2011 kun legopovo de 80%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
Morena situas en norda parto de la subŝtato tre proksime al Raĝastano 177 metrojn super la marnivelo. Dolpur troviĝas 24, Gvalior 36 (voje 39), Agra 74 (voje 82), Bhind 77, Hindaun 101, tutlanda ĉefurbo Delhio 250 (voje 312), subŝtata ĉefurbo Bopalo 366, Indaur 473, Mumbajo 991, Kolkato 1136 kilometrojn (aere) [1].
Historio
La ĉirkaŭaĵo de Morena antaŭe estis okupita fare de la pluraj princaj ŝtatoj.
Ekonomio
En Morena la plej oftaj okupiĝoj estas prilaboradoj de tritikoj, olesemoj, kotonoj.
Lingvoj
En Morena la oficiala lingvo estas la hindia.
Religioj
En Morena plejparto de la populacio estas hinduoj (90%), krome islamanoj (8%).
Eduko
Morena havas kvin altlernejojn aligitajn al du universitatoj.
Trafiko
Morena havas trairan fervojan linion. 2 ĉefvojoj kruciĝas ĝuste en Mortena. Flughaveno estas plej proksime ĉe Gvalior.
Vidindaĵoj
Fontoj