Dezső Falcsik

Dezső Falcsik
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1862 (1862-02-13)
en Törökszentmiklós
Morto 5-an de novembro 1924 (1924-11-05) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo juristo
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Dezső Falcsik [deĵO falĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Falcsik Dezső estis hungara juristo, profesoro.

Dezső Falcsik [1] naskiĝis la 13-an de februaro 1862 en Törökszentmiklós. Li mortis la 5-an de novembro 1924 en Pécs? Budapeŝto?.

Biografio

Dezső Falcsik akiris 2 diplomojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto, Ekde 1887 li laboris en juĝejo de Szolnok, poste li estis kontorestro en Budapeŝto kaj Magyaróvár, ekde 1891 subnotario en Vác. En 1893 li ekinstruis en jura ĉefepiskopa akademio de Eger, post 3 jaroj en la menciita universitato, en 1900 en jura akademio de Pozsony. En 1901 li iĝis katedrestro. En 1914 li estis nomumita dekano kun rektororajto en Hungara Reĝa Scienca Universitato Erzsébet. Tiu universitato rifuĝis al Budapeŝto en 1919, poste ĝi trovis lokon en Pécs en 1922. Falcsik sekvis la universitaton, li estis katedrestro en Budapeŝto, dekano en Pécs ĝismorte.

Elektitaj kontribuoj

  • A közigazgatási jog alapkérdései (1895)
  • Közigazgatási bíráskodás (1897)
  • A polgári perjog tankönyve (1907)

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.