La Dekreto de Graciano (en latinaDecretum Gratiani aŭ Concordia discordantium canonum,[1] estas verko apartenanta al la kanona juro kiu, kiel indikas ties titolo, klopodas interkonsenti la totalon de la kanonaj regularoj ekzistintaj en la kristana eklezio ekde antaŭaj jarcentoj, multaj el ili kontraŭdiraj inter si. Ties aŭtoro estis la monaĥa juristoGraciano[2] kiu verkis ĝin inter 1140 kaj 1142.[3] Konstituas la unuan parton de la kolekto de ses juraj kanonaj verkoj konata kiel Corpus Iuris Canonici.
La Dekreto de Graciano reprezentis gravan atingon por la konsolido jura de la Kristana Eklezio en la Mezepoko. La verko, monumenta laŭ etendo, estas produkto de la agado de kanonisto kaj ne de jura politiko papa, kiu estis kio hegemoniis ĝis tiam.[3]
Kvankam ŝajne la Dekreto ne estis oficiale proklamita (kvankam, laŭ la mezepoka tradicio, estis aprobata de la Papo Eŭgeno la 3-a), atingis grandan disvastigon en la praktiko, pro utileco, kaj pro la aŭtoritato propra de la kolektitaj tekstoj: nome kanonoj de koncilioj kaj ekumenaj kaj lokaj, ĉu eŭropaj, afrikaj aŭ aziaj, el la Biblio, de la Patristiko kaj de kelkaj fontoj romiaj (en ties dua versio). Krome la verko estis komentata ekzemple de la Papo Aleksandro la 3-a.
↑Friedrich Heyer, "Der Titel der Kanonessammlung Gratians" (El Título de la Colección de Cánones de Graciano).
↑Terence McLaughlin, Summa parisiensis ad C., q., d. p. c. et C., q., c. de "Summa Parisiensis on the Decretum Gratiani" (Summae Parisiensis en el Decreto de Graciano) de Toronto.
↑ 3,03,1Enrique Gacto Fernández, Juan Antonio Alejandre García y José María García Marín, "Manual Básico de Historia del Derecho - Temas y antología de textos". 2006 Lasex S.L. pp.166-167. ISBN 84-922890-0-7