David Wechsler [prononco "Weksla"] (12-a de januaro 1896 en Lespezi, Rumanio – 2-a de majo 1981 en Novjorko, Usono) estis usona psikologo de rumane juda deveno, kiu aparte okupiĝis pri la mezurado de la intelekta kvociento.
Vivo
Wechsler studis en la Urba Kolegio de Novjorko ('City College of New York') kaj poste en la Kolumbia Universitato de la sama urbo. Dum 1917 li sukcese finis siajn studojn kaj kadre de la Unua Mondmilito estis vokita al servo kiel psikologo en la usona armeo. La armeo sendis lin por pliaj studoj al la Universitato de Londono, kie li kunlaboris kun la psikologo Charles Spearman kaj la matematikisto Karl Pearson. Inter la jaroj 1922 kaj 1925 li estis psikologo en la eduka konsultejo (Child Guidance Clinic) de la urbo Novjorko. Post sia doktoriĝo dum la jaro 1925 li dum du jaroj estis sekretario de la profesia organizo Psychological Corporation. Inter 1932 kaj 1967 li estis ĉefa psikologo en la psikiatria hospitalo Bellevue en Novjorko. Ekde 1933 Wechsler krome estis profesoro pri klinika psikologio en la medicina kolegio de la Universitato de Novjorko. Li trairis psikoanalizan edukon ĉe Anna Freud, la filino de Sigmund Freud.
Verko
La koncepto pri intelekto de David Wechsler
Ekde la jaro 1917 li helpis prilabori la datumojn pri intelekta kapablo, kiu ekestis dum la psikologia ekzameno de rekrutoj por la usona armeo. Lia konsciiĝo pri la mankoj de la testoj gvidis al duboj pri la tiama scienca difino de intelekto. Li observis, ke iuj junaj viroj komplete malsukcesis en la testoj, kiuj tute bone sukcesis organizi sian ĉiutagan vivon. Tial li ellaboris pli vastan difinon de la koncepto "intelekto", kiu ne nur koncentriĝas pri pensa analizo kaj memoro de abstraktaj faktoj.
Por David Wechsler intelekto estas "la suma kapablo de individuo, cele agi, sence pensi kaj efike interagi kun sia medio". La testoj pri intelekto, kiujn li sekve evoluigis, do baziĝas sur la tezo, ke intelekto konsistas el diversaj kapabloj. Samtempe David Wechsler tamen insistis, fine de la testoj daŭre havi finan nombron, suman intelektan kvocienton, kiu sumigas la diversajn intelektajn kapablojn kaj ebligas rektan komparon inter la intelekto de diversaj personoj.
La diferenca intelekta kvociento
David Wechsler ne difinis intelekton kiel "intelekta aĝo", kiel antaŭe faris Alfred Binet, kaj same ne kiel "aĝoekvivalenta intelekta kvociento" de William Stern, sed dum la jaro 1932 proponis elkalkuli "diferencan intelekvan kvocienton" kun mezumo de 100 kaj norma diferenco de 15. La testaj rezultoj (tiel nomitaj "krudaj rezultoj") laŭ tiu metodo kompariĝas laŭ detalaj tabeloj kun normaj rezultoj el granda kaj reprezenta nombro de antaŭaj testintoj. La norma diferenco 15, kiu unuavide povas ŝajni iom arbitra, ekestis pro antaŭaj statistikaj nombroj de intelektaj testoj de Alfred Binet. La ĉefa kialo por la enkonduko de la diferenca intelekta kvociento estis, ke en plenkreskula aĝo kun stabilaj intelektaj kapabloj estas sensence, dividi la testajn rezultojn ĉiam per la aĝo de la testinto - laŭ tia kalkulo kun samaj testaj rezultoj 50-jarulo estus nur duone intelekte kapabla ol 25-jarulo. La diferenca intelekta kvociento ekde tiam estas la skalo en ĉiuj kutimaj testoj pri intelekto, kiuj indikas intelektan kvocienton.
La skaloj de David Wechsler
Dum la jaro 1939 David Wechsler evoluigis testaron, kiu konatiĝis sub la nomo Wechsler Bellevue Intelligence Scale (WBIS). Kompare al la antaŭe kutima Stanford-Binet-testo tiu skalo havis plurajn praktikajn subtestojn, kiuj relativigis testojn nur solveblaj kun bonaj konoj de la testolingvo. Multaj eroj de la testaro jam antaŭe estis unuope uzataj en aliaj kuntekstoj - ekzemplo estis la "mozaika testo", kiu en simila formo jam uziĝis ekde la jaro 1923. La testaro ebligis krom havigo de suma intelekta kvociento ankaŭ precizigi la individuajn fortajn kaj malfortajn intelektajn kapablojn. La testo origine estis por uzo ĉe plenkreskulaj klinikaj pacientoj. En Usono ĝi rapide iĝis la plej multe uzata testo pri intelektaj kapabloj. David Wechsler reviziis ĝin dum 1942.
Dum 1949 li publikigis paralelan teston por infanoj, kiu havis la nomon Wechsler Intelligence Scale for Children (WISC) (reviziita dum 1974). Ses jarojn pli poste, dum Im 1955 li evoluigis plian intelektan teston por plenkreskuloj, kiu konatiĝis sub la nomo Wechsler Adult Intelligence Scale (WAIS), kiu havis similan strukturon kiel la antaŭa testo WBIS, sed kies skaloj pli bone reprezentis la statistikan averaĝon de la civitanaro de Usono. Tiu skalo reviziiĝis dum 1981. Lia lasta testo, la Wechsler Preschool and Primary Scale of Intelligence (WPPSI) por tre junaj infanoj, publikiĝis dum 1967.
Ĉiuj subtestoj el la testaroj de David Wechsler grupigeblas al testoj pri lingvaj kaj pri praktikaj kapabloj.
En Eŭropo, dum tiuj jardekoj en psikologio, psikiatrio kaj psikoterapio aparte elstaris la regiono de la germana lingvo. La psikologo Curt Bondy kaj lia teamo en Hamburgo dum 1956 adaptis la teston WAIS al la germana lingvo kaj elprovis ĝin ĉe multaj loĝantoj, por ekhavi taŭgajn skalojn por germanlingvanoj. La testo en tiu formo konatiĝis sub la nomo Hamburg-Wechsler-Intelligenztest für Erwachsene (HAWIE). Dum la sama jaro sekvis germanlingva adapto de la porinfana testo WISC, kiu nomiĝis Hamburg-Wechsler-Intelligenztest für Kinder (HAWIK). La testo WPPSI por aparte junaj infanoj antaŭ la lerneja aĝo poste sekvis sub la nomo Hamburg-Wechsler-Intelligenztest für das Vorschulalter (HAWIVA).
En detala analizo de la fortoj kaj malfortoj de la testoj por infanoj de David Wechsler, en Aŭstrio la viena profesoro Klaus Kubinger evoluigis novan teston kun la nomo "Adaptiĝanta Intelekta Diagnozilo" (Adaptives Intelligenz-Diagnostikum, AID) kaj en Usono ekestis Kaufman Assessment Battery for Children (K-ABC, kiuj publikiĝis kun ĉiam novaj skaloj ankaŭ en la germana kaj aliaj lingvoj). Ambaŭ testoj havas fortajn proprajn trajtojn, sed daŭre montras klarajn spurojn de ilia ekesto el la testaro de David Wechsler.