la unua kaj dum sufiĉe longa tempo la sola itala esperantisto. Li verkis kaj eldonis la unuan lernolibron de Esperanto en itala lingvo en 1890, kiu ankaŭ enhavas la unuajn vortaretojn Esperanto-itala kaj itala-Esperanto.
Esperanto
Li loĝis ĉiam en Crema kaj vojaĝis ofte eksterlande. Li ekkonis la ekziston de esperanto dum vojaĝo al Parizo kaj tuj decidis lerni ĝin en 1888 kaj en 1890 li jam eldonis la unuan gramatikon en itala lingvo. kun la itala titolo: La unua gramatiko de esperanto, la plej oportuna internacia lingvo - IT Esperanto, ossia la più pratica delle lingue internazionali.
Li multe korespondis perletere kun esperantistoj interalie kun Zamenhof kaj finance kontribuis al la itala esperantista movado.
Li estis entombigita en la tombejo de lia naskiĝurbo, Crema. La 11-an de junio2005, danke al interesiĝo de Itala Esperanto-Federacio, liaj restaĵoj estis transmovitaj al la funebra templeto kiu arigas la restaĵojn de la plej elstaraj urbanoj; sub lia nomo, naskiĝdato kaj mortodato ankaŭ aperas verda stelo.[1]
Honorigoj
La 22a de decembro 1956 ĉe la ŝtata Komerca Profesia Istituto [2] de strato Melzi d'Eril en Milano, estis dediĉita marmotabulon al Daniele Marignoni. En klostro marmoŝtono rememorigas lin per tiuj skribaĵoj: "A Daniele Marignoni, che primo introducendo in Italia lo studio dell'esperanto, lingua universale, offrì agli uomini di buona volontà un efficace mezzo per meglio conoscersi ed affratellarsi, docenti ed alunni dedicano". Tio okazis dank'al strebado de ĝia rektoro Leandro Taccani (1901-1993) , esperantisto. Nuntempe la mezlernejo nomiĝas IISS Marignoni-Polo, post unuiĝo de mezlernejo D. Marignoni kaj alia Marco Polo (eks Stendhal/Voltaire).
En 1970 la urbo Crema dediĉis straton al li (via Daniele Marignoni).
Verkoj
1890 IT- Esperanto, ossia la più pratica delle lingue internazionali
1902 IT La Stenografia
1903 IT- Campane a campanilismo in Crema, pri preĝejo S. Antonio abate [3]