Coyhaique (ankaŭ Coihaique) estas urbo en suda Ĉilio kaj ĉefurbo de la samnoma provinco kaj la 9-a Regiono Aisén. Ĝi estis establita en 1929 kaj havas 49 968 loĝantojn (2017) [1] kaj situas ĉirkaŭ 1650 km sude de Santiago.
Coyhaique situas en pitoreska medio kaj estas deirpunkto por vizitoj al Patagonio. Krom turismo, minado por zinko estas grava porvivaĵo.