Corsier-sur-Vevey esta svisa komunumo en la Kantono Vaŭdo , ĉirkaŭ 8 km nord-okcidente de Montreux , kaj 18 km oriente de Laŭzano . Rivero Veveyse en oriento limas al la komunumo Saint-Légier-La Chiésaz .
La komunumo rezultas de disigo de komunumo Corsier en kvar komunumoj: Corsier-sur-Vevey, Corseaux , Chardonne , Jongny ; kaj Corsier
la 19-an de decembro 1833 . En 1953 la komunumo nomiĝis Corsier-sur-Vevey por diferenciĝi el aliaj komunumoj kun la sama nomo.
La najbaraj komunumoj estas okcidente: Corseaux , Chardonne kaj Jongny ; nord-okcidente: Attalens kaj Remaufens ; norde; Châtel-Saint-Denis ; oriente: Saint-Légier-La Chiésaz ; kaj sude: Vevey .
Monumentoj
La preĝejo
La sonorilturo de la preĝejo de Corsier-sur-Vevey estas ekzemplo de romanika arto . La ĥorejo , de malfrua gotika stilo (aŭ flamgotika stilo ), elmontras freskojn de fino de la 15-a jarcento .
La muzeo Charlie Chaplin
Tomboj de Charlie Chaplin kaj Oona O'Neill
La kasteleto de Ban , en kiu vivis Charlie Chaplin inter 1953 kaj 1977 gastigas la Muzeon pri Charlie Chaplin Arkivigite je 2010-09-13 per la retarkivo Wayback Machine .
Charlie Chaplin estis enterigita, kun sia edzino Oona O'Neill en la tombejo de Corsier-sur-Vevey.
Ankaŭ Graham Greene kaj James Mason estas entombigitaj en tiu tombejo.
Eksteraj ligiloj