Manoir de Ban, aǔ Bieno de Champ de Ban, estas kampardomego situa en Corsier-sur-Vevey sur la bordoj de la Lago Lemano en Svisio. La propraĵo estas konata ĉar estis la hejmo de Charlie Chaplin dum 25 jaroj, el 1952 (kiam li ekziliĝis el Usono) ĝis sia morto en 1977.[1] Ĝi estas hejmo de muzeo dediĉita al la vivo kaj verkaro de sia iama posedanto, nome Chaplin's World, kiu malfermiĝis en Aprilo 2016 post 15 jaroj de disvolviĝo.[2][3]