- La mallongigo VD en Montreux VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo . Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Montreux .
Montreux estas urbo
komunumo en la Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut , Kantono Vaŭdo , Svislando . Ĝi havis 23800 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 25187 je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La urbo Montreux situas oriente de la kantona ĉefurbo Laŭzano ĉe la bordo de la Lago Lemano . Clarens estas malgranda vilaĝo en la municipo de Montreux, kie loĝis famuloj, kiaj Igor Stravinski , Ĉajkovski , Élisée Reclus kaj Vladimir Nabokov .
Trafiko
Tra Montreux pasas la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Sempiono . Montreux estas ankaŭ la komencpunkto de la Montreux-Berna Oberlanda-Fervojo de Montreux al Lenk en Simme-Valo .
Preter la urbo pasas la aŭtoŝoseo A9 de Laŭzano al Brigo , kiu ankaŭ estas alveturejo al la alpaj pasejoj Granda Sankt-Bernardo , Sempiono , Furko kaj Nufenen .
Historio
Kiel politika komunumo Montreux ekzistas nur ekde la jaro 1962 . Unuaj setlejoj troviĝis en Montreux jam en la bronzoepoko . En Baugy oni trovis restaĵojn de romia vilao el la 2-a ĝis 4-a jarcento. Unua dokumenta mencio de Montreux datiĝas el la jaro 1215 kiel Mustruel.
Famaj personecoj
Eventoj
Ĉiujare en la urbo okazas la mondkonata internacia Ĵazo-festivalo de Montreux .
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj