La Comunidad de Calatayud [komuNIdad dekalataĜUD], estas komarko de komunumo Aragono, en Hispanio, en la sudokcidenta pinto de la Provinco Zaragozo. Ĝi lokiĝas en la Ebra baseno kaj ĝia ĉefurbo estas Calatayud.
Tiu komarko estas heredanto de la iama domarkomunumo Comunidad de Aldeas de Calatayud kreita de Alfonso la 1-a post la konkero de la zono el la islamanoj. La komunumoj havis juran aŭtonomecon cele al organizado ekonomia kaj milita, ĉar tiuj ĝenerale formiĝis en landlimaj terenoj. Historie la komarko estis pli granda, ĉar inkludis municipojn kiuj aktuale estas de aliaj provincoj Sorio kaj Gvadalaĥaro.
Ĝi povas esti konsiderata komarko hereda de la provizora Provinco de Calatayud kreita en la 19-a jarcento kiu inkludis la aktualajn komarkojn de Aranda, Daroca kaj grandan parton de Valdejalón kaj Jiloca.
En 2001 oni kreis oficiale la komarkon Comunidad de Calatayud. Ĉefaj altiraĵoj estas arkeologiaj kuŝejoj, preĝejoj ĉefe mudeĥaraj, kasteloj kaj banlokoj.