Belmonte de Gracián estas municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas sudoriente de Calatayud.
La loĝloko Belmonte de Gracián mem estas je 88 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 12 km de Calatayud, sur 646 msm en la Iberia Sistemo, sur la valo de la rivero Perejiles estante la dua loĝloko tie antaŭ la enfluejo en la riveron Jalón ĉe Calatayud.
Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1504. La plej proksima loĝloko estas Villalba de Perejil.
Historio
Proksime estis la keltibera urbo Segeda. Ĝi estis islama setlejo: la bazo de la nuna sonorilturo eble estis de araba epoko. Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud.
Fama verkisto de la Hispana Ora Jarcento nome Baltasar Gracián (1601-1658) naskiĝis en Belmonte. Ĝis 1910 nomiĝis Belmonte del río Perejiles, kaj ekde 1920, Belmonte de Calatayud. En 1985, omaĝe al la fama lokano ĝi eknomiĝis Belmonte de Gracián.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Belmonte de Gracián kie oni malaltiĝis el 844 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 167 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.
Aktualo
Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj, kaj ĉefe ĉerizarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj altiraĵoj estas la preĝejo kun mudeĥara turo, la ermitejo kun turo, la kastelo, la palaco kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj. Aparte estas la arkeologia kuŝejo de Segeda.
Bildoj
Panoramo ekde la ermitejo.
Panoramo de Belmonte de Gracián.
Urbodomo.
Akvedukto.
Preĝejo de Sankta Mikaelo.
Kastelo.
Kastel-palaco.
Turo.
Turo de la Ermitejo de Nuestra Señora del Castillo.
Detalo de la turo de la Ermitejo de Nuestra Señora del Castillo.