La loĝloko Bijuesca mem estas je 129 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 50 km de Calatayud, je 56 km de Sorio, sur 900 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Numbales, alfluanto de la rivero Jalón.
Historio
Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Calatayud. De tiu epoko estis kastelo sur defendebla kruta roka monteto.
Ĝi estis konstruita en la 14-a jarcento, strategie antaŭ la limo ĉe la teritorio de Sorio, nome en Kastilio. En 1357 Petro la 4-a de Aragono ordonis senloĝigadon kaj fortikigon de la preĝejo. La venontan jaron la fortikaĵo estis konkerita de Petro la 1-a de Kastilio, kaj zorgis ĝin Gómez Carrillo, kiu poste estis ekzekutita pro suspektoj.
Poste ĝi estis rekonkerita fare de Aragono kaj denove perdita en 1362. Kiam oni rekuperis la fortikaĵon, Petro la 4-a ordonis ĝian detruon, kion oni plenumis nur parte.
En la 17-a jarcento oni konstruis la preĝejon sur antaŭa romanika preĝejo.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Bijuesca kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 90 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.
Aktualo
Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Aliaj altiraĵoj estas preĝejo kun romanikaj elementoj, la restaĵoj de la kastelo, kaj apude ermitejo de la Virgulino de la Kastelo, rigardejo, fontano, ponto kaj naturaj lokoj ĉefe Puto Chorros kaj Puto Puntilla.