Comboios de Portugal (portugaleComboios de Portugal, CP) estas portugala publika fervoja transportentrepreno kaj la ĉefa fervojfunkciigisto en Portugalio. Ĝi estis kreita la 11-an de majo1860 de José de Salamanca y Mayol kun la nomo Companhia Real dos Caminhos de Ferro Portugueses (Reĝa Portugala Fervoja Kompanio) por la konstruado de la fervojoj de Lisbono al Porto kaj Badajoz. Kun la ascendo de la Unua Portugala Respubliko, ĝi ŝanĝis sian nomon al Companhia dos Caminhos de Ferro Portugueses, poste mallongigita al Caminhos de Ferro Portugueses. Ekde 1997, kun la kreado de REFER (nuntempe Infraestruturas de Portugal), ĝia agado koncernas la funkciadon kaj prizorgadon de veturanta materialo kaj la ekspluatadon de malsamaj fervojaj servoj.
Ĝia laŭleĝa nomo estas, ekde 2009, Comboios de Portugal, E.P.E., kvankam la firmao uzas ĝin ekde 2004.