Chris MENGES (15a de Septembro 1940) estas brita kameraisto kaj kinreĝisoro. Li estas membro de la Usona kaj de la Brita Societoj de Kameraistoj.
Kariero
Li ekkarieris en la 1960-aj jaroj kiel kameraisto por dokumentaj filmoj de Adrian Cowell, kaj por filmoj kiel Poor Cow de Ken Loach kaj If.... de Lindsay Anderson. Kes, reĝisorita de Ken Loach, estis lia unua filmo kiel ĉefa kameraisto. Menges estis malantaŭ la kamerao en la unua filmo de Stephen Frears nome Gumshoe en 1971.
En 1983, Menges ricevis sian unuan nomumon por BAFTA premio pro la filmo de Bill Forsyth Local Hero, kaj nur unu jaron poste li ricevis sian unuan Oskar-premion pro la filmo The Killing Fields pri la genocido en Kamboĝo. Li pluigis sian laboron kun Roland Joffe, kaj Menges ricevis sian duan Oskar-premion en 1986 pro la historia dramo The Mission.
En 1988, Menges faris sian reĝisoran debuton per A World Apart. Lia dua filmo kiel reĝisoro, CrissCross kun Goldie Hawn, ricevis kritikajn laŭdojn, sed estis biletvenda malsukceso. Aliaj reĝisoritaj filmoj estis Second Best (1994) kaj The Lost Son (1999)
Eksteraj ligiloj