Chiclana de la Frontera [ĉiKLAna] estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Cádiz, sude de Hispanio.
La fino de la nomo de la vilaĝo signifas en la hispana "de la landlimo", landlimo pro la tiama landlimo kun araba teritorio. Multaj vilaĝoj estas en la Provinco de Kadizo kun tiu aldonaĵo.
La areo de la municipo estas 206 km2 kie loĝas 85670 geloĝantoj.
Chiclana de la Frontera situas je 22 km de la provinca ĉefurbo Cádiz.
Chiclana de Segura (Provinco Ĥaeno) estas ĝemeligita kun Chiclana de la Frontera.
Eksteraj ligiloj
Referencoj