En 1884 li disvolvigis tipon de filtrado konata nuntempe kiel filtrilo Chamberland aŭ filtrilo Chamberland-Pasteur, aparato kiu uzas neemajlita bastono de porcelano.[1] La filtrilo havis porojn kiuj estis pli malgrandaj ol bakterioj, tiel ebligante apliki solvaĵon kiu enhavu bakteriojn tra la filtrilo, kaj faras, ke la bakterioj tute estu forigitaj el la solvaĵoj.[2] Chamberland ankaŭ estis konsiderita kiel pioniro de la esplorprojekto kiu kondukis al la invento de la aŭtoklavo en 1879.
En 1879, Pasteur dum esplorado pri kokoĥolero, planante por feritempo, instrukciis sian helpanton, Charles Chamberland inokuli kokojn per freŝa bakteri-kultivaĵo. Chamberland forgesis kaj foriris feritempe ankaŭ li mem. Reveninte, li injektis la unumonat-aĝajn kultivaĵojn al sanaj kokoj. la kokoj montris kelkajn simptomojn de infekto, sed anstataŭ la infektoj iĝis mortigaj kiel ili kutime estis, la kokoj rekuperiĝis komplete. Chamberland komprenis, ke oni faris eraron, kaj intencis forĵeti la ŝajnan malsukcesan kultivaĵon, sed Pasteur haltigis lin.[3][4]
Referencoj
↑Horzinek MC (1997). “The birth of virology”, Antonie van Leeuwenhoek71 (1–2), p. 15–20. doi:10.1023/A:1000197505492. 28755205.
↑ (2015) “The Filter of Life”, Distillations2 (3), p. 6–7. Alirita 26a de Marto 2018..
↑Sternberg, George M.. (1901) A Textbook of Bacteriology. Nov-Jorko: William Wood and Company, p. [htt://archive.org/details/atextbookbacter01stergoog/e/n313 278]–279. “pasteur loir anthrax.”.