La universitata klinikaro Charité [ʃaʀiˈteː] (de la franca vorto por "karitato") estas kuna institucio de la Libera Universitato kaj la Humboldt-Universitato en Berlino. Fondita dum la jaro 1710 kiel pesta malsanulejo, la institucio post la fondo de la berlina universitato (la nuna Humboldt-Universitato en Berlino) dum la jaro 1810 iĝis la universitata klinikaro kaj iĝis signifa medicina esplorejo kaj edukejo. Post la Dua Mondmilito la klinikaro kaj la berlina universitato situis sur la teritorio de Orienta Berlino, kaj en Okcidenta Berlino fondiĝis nova universitato, la Libera Universitato Berlino, kun propra nova universitata klinikaro. Ekde la jaro 2003 la medicinaj fakultatoj de la Libera Universitato kaj la Humboldt-Universitato estas unuigitaj sub la nomo "Charité - universitata medicino [en] Berlino" (germane "Charité - Universitätsmedizin Berlin"). La institucio estas unu el la plej grandaj universitataj klinikaroj de Eŭropo. La historia centro de la klinikaro situas en la centra urba kvartalo Berlin-Mitte, sed pliaj partoj estas en pluraj aliaj urbopartoj.
-
klinikara enirejo en la centro de Berlino
-
la psikiatria kliniko en la historia klinikara teritorio
-
centra klinikara konstruaĵo post renovigo en 2016
-
centro pri kardiologio en la klinikara teritorio Wedding en la urba nordokcidento
-
la klinikaro Benjamin Franklin en sudokcidenta Berlino
Referencoj
Eksteraj ligiloj