Camille PÉPIN [eo: Kamij Pepin] , naskiĝis la 17-an de novembro 1990 (nun 1990-11-17) en Amiens[1], Francio, estas franca komponisto kaj orkestristo.
Biografio
Infanaĝe, Camille Pépin malkovris sian guston pri klasika muziko dum dancadaj kursoj[2]. Ŝi studis muzikon en la regiona konservatorio de Amiens, poste en Boulogne-Billancourt ĉe Thibault Perrine kaj fine en la Nacia Supera Konservatorio pri Muziko kaj Danco de Parizo, kie ŝi gajnis kvin unuajn premiojn (orkestrado, analizo, harmonio, kontrapunkto, kaj fugo kaj formoj). Ŝi studis ĉe Thierry Escaich, Guillaume Connesson kaj Marc-André Dalbavie[3] kiuj markis ŝian muzikan vojon. Ŝi venkis diversajn konkursojn kaj ricevis en 2015 per sia komponaĵo Vajrayāna la premion Île de créations de la Nacia Francilia Orkestro, kiu lanĉis ŝian karieron.
Ŝiaj verkaĵoj estas muzikataj de diversaj muzikaj ensembloj: notindas la Filharmonia orkestro de Radio-France[4], la Nacia Francilia Orkestro, la Nacia Liona Orkestro[5], la Opero de Toulon[6]. Ili estis muzikataj en pluraj famaj koncertejoj, interalie la Viena Koncertodomo, la Barbican Center[7] en Londono, la Palaco de Artoj[8] de Budapeŝto.
Camille Pépin estis gastigita de multaj festivaloj kaj publikigis sian unuan albumon Chamber Music en 2019[9].
Referencoj
- ↑ (franclingve) https://catalogue.bnf.fr/ark:/12148/cb17122702t.public
- ↑ (franclingve)Thierry Hillériteau, « Camille Pépin, l'art et la matière », Le Figaro, 21-an de februaro 2019 (legi rete arkivo)
- ↑ (franclingve)Benoît Fauchet, « Jeune talent ; Camille Pépin », Diapason, Paris, no 665, februaro 2018, p. 8 (ISSN 1292-0703)
- ↑ (franclingve)« Hip-Hop Symphonique : le concert événement » arkivo en Rolling Stone, 4-a de julio 2016 (konsultita la 23-a de Julio 2016)
- ↑ (franclingve) Thierry Hillériteau, « Vis ma vie de compositeur », Le Figaro, 13-a de junio 2019 (legi rete arkivo)
- ↑ (franclingve) « Camille Pépin, Biographie » arkivo ĉe henry-lemoine.com
- ↑ (anglalingve) « ECHO Rising Stars 2018–19 », retejo de la Barbican Center, 28-a de septembro 2018
- ↑ (hungarlingve)« Rising Stars – Müpa. Találkozzon az új csillagokat idén is! », Theater Online, 8 novembre 2018 (legi rete arkivo)
- ↑ (franclingve)Guillaume Tion, « De Camille Pépin à James Yorkston, cinq sons de sortie ce vendredi Arkivigite je 2020-09-26 per la retarkivo Wayback Machine » arkivo ĉe Libération, 22-a de februaro 2019 (konsultita la 25-an de februaro 2019)