La urbo estas administrada sidejo kun multaj klerigadinstitutoj kaj refreŝiĝloko.
Ĉefaj industribranĉoj estas - krom la fremdultrafiko - la tekstilaĵa, lignaĵa, ledaĵa kaj elektroteknika.
Historio
La urbo estis setlejo ĉirkaŭ burgo de la grafoj de Calw, konstruita ĉirkaŭ en 1100. En la 13-a jarcento la calwanoj ricevis la urbajn rajtojn. Dum la 16-a jc la urbo estis somera rezidejo de la dukoj virtembergaj.
En la jaro 1975 oni unuigis la urbon Calw kun Hirsau, en kies paroĥa preĝejo troviĝas partoj de la malnova baziliko (1059-71). Tre gravis iam la reformama benediktanaMonaĥejo Hirsau; hodiaŭ Hirsau estas urboparto de Calw.