La Burunda komunuma balotado en 2005 okazis la 3-an de junio 2005 kaj estis la unua en la sendependa historio de la lando elektado de konsilistoj de komunumoj.
La balotadon partoprenis 35 politikaj partioj kaj 80,6 % registritaj elektantoj. Unuan lokon okupis CNDD-FDD (Pierre Nkurunziza), kiu venkis en 93 komunumoj el 129, ricevinte 57,3 % voĉdonojn. La Fronto por la demokratio en Burundo (france Front pour la démocratie du Burundi; FRODEBU) ricevis 23,3 % voĉdonojn, la Unio por la nacia progreso (france Union pour le Progrès national; UPRONA) — 6,3 %, CNDD (Léonard Nyangoma) — 4,1 %, La Movado por rehabilito de la civitanoj — Rurenzangemero
(france Mouvement pour la Réhabilitation du Citoyen–Rurenzangemero, MRC–Rurenzangemero) — 2,1 %, la Partio de la nacia renaskiĝo (france Parti pour le redressement national, PARENA) — 1,8 %.[1]
Entute la balotado okazis sufiĉe laŭorde. Tamen pro okazoj de perforto kaj timigo en iuj komunumoj de la provincoj Bujumbura Rural kaj Bubanza la 7-an de junio okazis la ripeta voĉdonado. Observantoj taksis la balotadon entute liberaj kaj justaj.
Registritaj elektontoj
|
3,157,158
|
Entute voĉdonoj
|
2,544,669 partoprenis: 80,6%
|
Nevalidaj voĉdonoj
|
mankas informo
|
Entute validaj voĉdonoj
|
mankas informo
|
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Referencoj