Burgo Schwarzwald

Schwarzwald-burgo rande de Luisenthal

Kastelo Schwarzwald (germane ankaŭ: Käfernburg) troviĝas en la samnoma kvartalo de Luisenthal, Germanujo.

Tri partoj konsistigas la komplekson: post la unua foso troviĝas bone konserviĝinta belfrido (20 metroj; la enirejo havas altecon de 8 metroj) por defendo de la ĉefa atakflanko, datumante el la 14-a jarcentro. Aliaj burgaj partoj nur tre ruinaj konserviĝetis (t.e. kelkaj ringmuraj restoj kaj malaltigaĵoj/fosaĵeroj).

La unua mencio estis en 1290. Ĝia funkcio estis kontroli gravaj intermonto disde Gotha ĝis Oberhof kaj la valo de rivero Werra. Konstruigis ĝin la grafoj de Käfernburg kiuj posedantis ĝin ĝis 1302 posteulite de la grafoj de Orlamünde respektive de la grafoj de Schwarzburg. Sekvis administrado fare de la markgrafoj de Meißen (ili estis ankaŭ turingiaj landgrafoj; en havaĵregistro de 1379 legeblas pri certa Swarcwalde castrum) respektive de la grafoj de Gleichen (1470–1535). La Wettin-oj decidis ne plu uzi ĝin en la 1642-jaro kaj ekigis tiel kadukiĝon.

Fine de la 19-a jarcento oni starigis monumenton en la okcidenta areoparto por falintoj de dum la Francia-Prusia Milito. En 1907 komenciĝis saviĝo de la belfredo kion oni daŭrigis en 1935.

Literaturo

  • Michael Köhler: Schwarzwald, Käfernburg – Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze, Jenzig-Verlag, Jena 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 230
  • Thomas Bienert: Ruine Käfernburg, auch Schwarzwald – Mittelalterliche Burgen in Thüringen, Wartberg Verlag, Gudensberg-Gleichen 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 80-81
  • Paul Lehfeldt: Schwarzwald (=Bau- und Kunstdenkmäler Thüringens. Herzogthum Sachsen-Coburg und Gotha. Landrathsamtsbezirk Ohrdruf), Verlag Gustav Fischer, Jena 1898, p. 115–116

Eksteraj ligiloj