Botanika Ĝardeno de Montrealo

Botanika Ĝardeno de Montrealo
la enirejo
la enirejo
la enirejo
botanika ĝardeno
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Montrealo

Botanika Ĝardeno de Montrealo (Montrealo)
Botanika Ĝardeno de Montrealo (Montrealo)
DEC
Geografia situo 45° 33′ 26″ N, 73° 33′ 25″ U (mapo)45.557222222222-73.556805555556Koordinatoj: 45° 33′ 26″ N, 73° 33′ 25″ U (mapo)
Map
Botanika Ĝardeno de Montrealo
Lando(j) Kanado
Situo Montrealo en Kebekio
Geografio
Trajtoj
vdr

La Montreala Botanika Ĝardeno (france Jardin botanique de Montréal) estas granda botanika ĝardeno en Montrealo (Kebekio, Kanado), unu el la plej famaj botanikaj ĝardenoj en la mondo.

Sur surfaco de 748 600 kvadrataj metroj la botanika ĝardeno havas diversajn forcejojn kaj montras malsaman vegetaĵaron, pli ol 22 000 plantospeciojn, 30 temeitajn ĝardenojn kaj grandan arbejon, igante ĝin la due plej granda botanika ĝardeno en la mondo [1]. Ĝi situas okcidente de la Olimpika Stadiono de Montrealo [2].

La Montreala Botanika Ĝardeno estis fondita en 1931, je la alteco de la Granda Depresio, fare de la urbestro de Montrealo, Camillin Houde, laŭ la iniciato de la botanikisto Joseph Marie-Victorin. La ĝardenenpaĝigo estis dezajnita fare de Henry Teuscher, kaj la Art Deco- administra konstruaĵo estis dezajnita fare de la arkitekto Lucien Kerouac. En 1936, la botanika ĝardeno estis malfermita al publiko. En 2007, la ĝardeno estis inkludita en la listo de kanadaj historiaj lokoj.

Malfermita tutjare, la ĝardeno konsistas el dek ekspoziciaj forcejoj same kiel multaj temeitaj ĝardenoj.

La Ĉina Ĝardeno (malfermita en 1991) montras tradician ĉinan ĝardenarton kaj estas la plej granda ekster Ĉinio. La Japana Ĝardeno, kiu malfermiĝis en 1988, montras ne nur ĝardenarton kaj bonsajarbojn kiuj estas ĝis 150 jarojn aĝaj, sed ankaŭ ekspoziciojn pri la teceremonio, Iaidō kaj Ikebana. Ekde 2001, la Ĝardeno de la Unuaj Nacioj havis indiĝenajn plantojn kiel acero, betulo kaj pino. Ekspozicio montras la vivmanieron, arton kaj konstruteknologion de la Unuaj Nacioj. La Alpa Ĝardeno havas alpajn plantojn. Sur la tereno de la Botanika Ĝardeno ekzistas ekde 1990 insektejo.

Ĉirkaŭ 10 mil rozoj estas plantitaj en la botanika rozĝardeno, inkluzive de antikvaj varioj kreitaj de bredistoj antaŭ 1867. Ĉirkaŭ 3 mil arbustoj estis plantitaj en la siringa ĝardeno. La kolekto de orkideoj enhavas pli ol 3 mil florojn de diversaj specioj kaj hibridoj. La herbario de la botanika ĝardeno reprezentas 99% de ĉiuj plantoj de Kebekio.

Kelkaj reprezentantoj de kanada faŭno konstante vivas en la botanika ĝardeno, ĉefe sciuroj kaj anasoj, same kiel testudoj kaj ardeoj.

Galerio

Referencoj

  1. Montreal Botanical Garden. Directory of Designations of National Historic Significance of Canada. Parks Canada. Alirita August 7, 2011 .
  2. What Is Space For Life Retrieved March 22, 2015

Eksteraj ligiloj