Blekinge län estas unu el la 20 modernaj provincoj de Svedio. Ĝia areo identas kun tiu de la historia provincoBlekingo. Administra centro de la provinco estas la urbo Karlskrona. Fine de 2024 en la provinco vivis 157 508 loĝantoj sur areo de 3 039,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 52 loĝantoj/km².